Kvaronigo

Bildigo de kvaronigo en manuskripto.

La pendigo, senviscerigo kaj kvaronigo estis parto de punado en Anglio pro ŝtatperfido. Ĝi estis uzebla ĝis 1870 kaj konsistis el la sekvaj: oni trenis la kondamniton al la ekzekutejo, kie oni pendigis lin (tiel ke li ne mortu), kaj senviscerigis, dum li vivis ankoraŭ. Oni forbruligis la viscerojn, dum li ankoraŭ vivis, poste oni senkapigis lin kaj kvaronigis la korpon.

Tiun punadon oni uzis unuafoje je la kimria princo Davido (1283) poste je skota patrioto Siro William Wallace (1305). Oni uzis la punadon je la komplotintoj de Edward Marcus Despard kaj liaj ses kunuloj (1803) pro komploto kontraŭ reĝo Georgo la 3-a. Lastfoje oni juĝis per tiu penado du membrojn de Sinn Féin (1867), sed oni ne efektivigis la ekzekutadon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search